1. Ho pluvo, pluvo, ne frapu plu sovaĝe. Se la ruĝbrilaj folioj monte falus, ja estus tre domaĝe. 2. La karan, kiun mi sur kuŝejo preta atendas ĝoje, kiel en altmontaro ĉasist' embuskas la apron kurbavoje, mia hundeto kara, lin ne ataku boje. Se la amata tra l' densa junkbarilo al mi penetros, al homoj ne perfidu, atentu pri l' konsilo! |